Regna kavaliraro

cirklo de la regnaj kavaliroj de Johann Stephan Burgermeister, 1721

La regna kavaliraro, imperia kavaliraroregna nobelaro (germane ReichsritterschaftReichsadelsstand) estis en la Sankta Romia Regno la komunumo de la liberaj nobeloj en Ŝvabujo, Frankonujo kaj Rejnlando, kiuj povas havi aŭ nove akiri la staton de la senpera subordigo sub la imperiestro kaj la regno. Sed ili nek havis seĝon nek voĉdonrajton ĉe la imperia dieto. La regna kavaliraro apartenis al la malalta nobelaro. Je la fino de la malnova regno la regna kavaliraro konsistis el ĉirkaŭ 350 familioj kun ĉirkaŭ 450.000 subuloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy